Paralela Universo

Somera tago en Montrealo

Venonta: Sabato, la 19-a de aŭgusto 2023

Informoj pri la evento en 2019

Aliĝu al la Facebook-evento! Ne estas devige aliĝi pere de Facebook. Tamen ni kuraĝigas vin tion fari, ĉar estos la plej facile uzebla kanalo por komuniki pri la renkontiĝo.

Bonvenon al la tria Paralela Universo — unutaga Esperanto-evento, kiu okazos samtempe en diversaj urboj tra la mondo (kaj aparte en multaj lokoj en Nordameriko). La ideo estas ebligi esperantlingvan kunparoladon persone kaj amikiĝon inter partoprenantoj, kaj krei agrablajn memorojn. Se vi estas sperta esperantisto, loĝante ne tre malproksime al Montrealo sed kiu nur malofte havas la okazon paroli la internacian lingvon, aŭ se vi nur lastatempe eklernis la lingvon per Duolingo ktp, nepre partoprenu. Legu pli pri Paralela Universo ĉe https://paralelauniverso.com

Por la Montrealo-versio ĉijare, ni planas la sekvan programon:

12a – pikniko en parketo malantaŭ la Kanada Centro pri Arkitekturo (1920 rue Baille)

16a – vizito al la ekpozicio “Nia feliĉa vivo”

18a – vespermanĝo en Code Vert, vegana restorcio (Rue Bishop).

5 minutojn piede de metro stacio Guy-Concordia. Kunportu vian propran manĝaĵon (estas superbazaro kaj diversaj rapidmanĝaj vendejoj tuj apude).

Dum la tago, se vi malfruas aŭ perdiĝos, telefonu, tekstu aŭ retmesaĝu al Garry Evans: 514-594-3645, garryoevans@gmail.com. Cetere, antaŭ la tago de la Paralela Universo, se vi havas demandojn, ne hezitu telefoni aŭ mesaĝi al Garry.

Comments are closed.