MeKaRo

MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto), estas kunveno de Esperanto-parolantoj ĉefe de Kebekio kaj Ontario, kiu okazas ĉiujare dum la longa semajnfino de la Nacia Tago de Patriotoj (Journée nationale des patriotes) maje. Temas pri turisma kaj socia semajnfino. Kutime oni sufiĉe multa promenas kaj vizitas muzeojn aŭ gravajn historiajn lokojn. Ni ne forgesu ankaŭ mencii, ke kutime ankaŭ estas vespera programo!

Ĝi okazas alterne en Kebekio kaj Ontario, ĉiufoje en malsama urbo. Partoprenas ĝin multaj homoj de ambaŭ provincoj sed ankaŭ multaj Usonanoj.

La lasta MeKaRo okazis en Tri-Rivero (Kebekio), en 2019. En 2023, ĝi okazos en Ontario, ĉe la Georgia Golfeto kaj la turisma urbo Midland.

Pliaj informoj disponeblas en la retejo de MeKaRo, per kiu ankaŭ eblas aliĝi.

Comments are closed.