Ĝenerala jarkunsido de ESK – 24-a de oktobro 2025
Kiel kutime, la jara ĝenerala kunsido okazos ĉi-aŭtune. La dato: vendredo 24-a de septembro 2025, 19:00, virtuale (kaj ne hibride, kiel antaŭe anoncite en la RiveReto). Ligilon por interreta partopreno oni sendos pere de la RiveReto. Si vi ne ricevos ĝin, bonvolu senpere sciigi ESK-n (retpoŝte aŭ pere de Messenger).

Kunveno en Resto Végo – vendredo, la 31-a de oktobro 2025

Ni kunvenu en Resto Végo Saint-Denis, 1720, rue Saint-Denis, apud metrostacio Berri-UQAM, ekde la 18-a horo.
Ni rezervis tablegon sube, apud la pordoj al la teraso.
Gravaj kunvenoj
Esperanto-Societo Kebekia organizas aŭ kunorganizas kelkajn gravajn esperantajn renkontiĝojn :
![]() |
ARE (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto) : Ekde 1994 dum la kanada dankfesto aŭ la usona kolumba festo, la societo organizis esperanto-semajfinon en Ludlow, Vermonto. Ekde 2014, la renkontiĝo okazas en Silver Bay, Novjorkio. Pliaj informoj pri ARE ĉi-tie… |
![]() |
MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) : Ekde 2003, la montreala, otava kaj toronta esperanto-kluboj kunorganizas turistan semajnfinon dum la reĝina festo. |
Servoj
- Renkontiĝoj kaj Aktivaĵoj
- Publikado de La Riverego
- Pluvendado de la Pasporta Servo
- Informa servo pri Esperanto
- Loka helpcentro por Esperanto-vojaĝantoj
- Sendo de reta bulteno La Rivereto

