|
|
Société québécoise d'espéranto Esperanto-Societo Kebekia |
| Informoj pri Kebekio |
Historio de Kebekio
Volante koni la historion de Kebekio, la turisto estos ĝenerale surprizata konstati, ke ĝi ŝanĝiĝas, dependante, ĉu angla- aŭ franclingvano rakontas ĝin. Krom la du popoloj vivas kune pli kaj pli paceme, ili havas du historiojn, du kulturojn. Pli kaj pli da unuopuloj fariĝas miksaĵo de ambaŭ kulturoj pro oftaj kontaktoj, sed ĝenerale kaj historie, la kebekia societo estas ŝirita
inter du partoj. Neniam estas facila scii, ĉu iu Kebekiano definas sin mem kiel "Québécois" [kebekŭa] aŭ "Canadien" [kanadien]. Tamen, aŭskultante Kebekianoj de diversaj devenoj, vi malkovros riĉegan societon. Se vi ŝatus vidi akrimoniajn debatojn, vi pli bone aŭskultu la radion aŭ la televidon. Ĝenerale, se vi parolas pri politiko, la ordinara kebekiano (aŭ angla-, aŭ franclingvano) simple levos la sŭltrojn kaj ridetos, rigardante la ĉielon. Des pli, ke ili opinias, ke ekzistas leĝoj por "protekti" aŭ "imponi" la francan lingvon, tio tute ne gravas: la Kebekianoj estas tre akceptemaj kaj scivolemaj pri aliaj kulturoj, sendependante de sia lingvo!
Ni provis, tie ĉi, skribi historion de Kebekio akcepteblan de ambaŭ grupoj.
| ĉ. 15 000 a.K.: Popoloj de norda Azio alvenas en Ameriko. | ![]() |
![]() |
1534: Jacques Cartier [Ĵak Kartie] ekploras la nordan parton de Ameriko kaj "prenas" ĝin por la reĝo de Francio. |
| 1604: Samuel de Champlain [Samuel de Ŝamplin] komencas la koloniadon de Akadio (nuna Nov-Brunsviko). | ![]() |
| 1608: Samuel de Champlain fundas la urbon Kebeko. | |
![]() |
1627: Richelieu [Riŝelie] kreas la Kompanion de la Cent Asocianoj, kiu devas kolonii la teritorion. Sed la inmigrado estas malforta. La Francoj kaj siaj amerikindaj amikoj devas bataladi kontraŭ la Irokoj. |
| 1713: Kadre de la Traktaĵo de Utrekto, la Francoj malgajnas la golfeton de Hudson, Akadion kaj preskaŭ tutan Nov-Teron. | |
| 1745: La Angloj prenas la fortikaĵon de Louisbourg. | |
| 1756: Komenciĝo de la Sepjara Milito. | |
![]() |
1759: La Angloj prenas la urbon Kebeko. Tiun batalon oni nomas la "Bataille des Plaines d'Abraham". |
| 1760: La Angloj prenas la urbon Montrealo. | |
| 1763: Kadre de la Traktaĵo de Parizo, Francio donas al Anglio ĉiujn siajn amerikajn teritoriojn, kaj Anglio kreas la provincon Kebekio. La elitoj de la provinco eskapas kaj reiras al Francio. Preskaŭ nur la kamparanoj kaj eklezianoj restas. Tio kaŭzos, ke dum 200 jaroj, la plimulto de la Kebekianoj estos kamparanoj kiuj parolas "malaltnivelan" franclingvan dialekton, kaj kiuj estos facile kontroleblaj de la katolika Eklezio. | ![]() |
![]() |
1774: Malkvieta pro la problemoj en la sudaj kolonioj (futuraj usonaj ŝtatoj), Anglio redonas al Kebekianoj francajn leĝojn kaj la rajton observi la regulojn de la katolika religio, pere de la Akto de Kebeko. |
| 1791: Multaj lojalistoj alvenas al Kanado por eskapi la sendependencan Usonon (1783). Ili ĉefe instaliĝas en la okcidenta parto de la provinco. Ili tamen oponas la Civilan Kodon kaj la Senjoran Reĝimon de Kebekio. Ili volas vivi laŭ la anglaj leĝoj. Anglio do dividas la teritorion en du partoj: la Alta Kanado (anglalingva) kaj la Malalta Kanado (franclingva). | ![]() |
![]() |
1837: La parlamentanoj de la du Kanadoj reklamas realajn povojn. Ribelo ekestas kaj ĝi estas perforte subpremita. Tie ĉi, oni vidas batalon en Saint-Eustache. |
| 1840: La du Kanadoj (hodiaŭ Ontario kaj Kebekio) estas kunigitaj en unu provinco, la Uniĝinta-Kanado. Anglio imponas la anglan kiel nurnura lingvo de la provinco. | ![]() |
| 1848: La franca estas akceptata kiel oficiala lingvo. | |
| 1867: La provinco de Kebekio reviviĝas, kadre de la fondigo de la Kanada Kunfederacio. | ![]() |
![]() |
1936: La Nacia Unuiĝo Partio de Maurice Duplessis [Moris Duplesi] estas elektita. Duplessis (maldektre, sur la foto) kontrolas la provincon kun la helpo de la katolika Eklezio kaj vendas la riĉecojn de Kebekio al fremduloj. Laŭ la plumulto de la nunaj Kebekianoj, li estis ia malgrandskala diktatoro. Li imponas siajn konservativajn ideojn de 1936 ĝis 1939, kaj poste estas reelektita en 1944. Li mortas en 1959. |
| 1960: La Liberala Partio de Jean Lesage [Ĵa Lesaĵ] estas elektita. Tiu partio moderniĝas la provincon. | |
| 1961: Kreado de la Office de la langue française (Oficejo pri la franca lingvo). Ĝi ĉefe celas la plibonigon de la lingvo parolata en Kebekio. Ĝis tiam, nur la studentoj de la superaj niveloj havis aliron al la lernado de la standarda franca lingvo. Plimulto de Kebekianoj parolas la "joual" [ĵŭal], kiu disvolviĝis ĉirkaŭ la kamparana lingvo de okcidenta Francio de la XVIIIa jarcento, parolata de la unuaj kolonianoj. La OLF preparas materialon por helpi la Kebekianoj samniveligi sian lingvon kun la standarda franca lingvo. Ĝis tiam, en multaj kampoj de la vivo, nur la anglaj vortoj estis konataj de la simpla homo. | |
| 1966: La Nacia Unuiĝo Partio estas elektita. La sendependiĝa ideo disvolviĝas. | |
| 1967: Dum oficiala vizito en Montrealo, la prezidento de Francio, Charles de Gaulle, konstatas la deziron je sendependiĝo de la franclingvaj Kebekianoj. Dum momento de vigla emocio, li ekkrias al la homamaso: "Vivu Kebekio libera!" (Vive le Québec libre!). | ![]() |
| 1970: La Front de libération nationale (Nacia Liberiĝo-Fronto), sendependeca grupo, eksplodigas bombojn kaj mortigas ministron. La kanada estraro deklaras la Militan Leĝon, sendas la armeon en Kebekion kaj enprizonigas pli ol 500 personoj. | ![]() |
![]() |
1976: La Kebekia Partio, unua sendependiĝa partio, estas elektita. La ĉefo, René Lévesque [Rene Levek], estas tre konata ĵurnalisto. |
| 1977: La Leĝo 101 devigas la francan kiel oficiala lingvo de la provinco. Laŭ tiu leĝo, la franca fariĝas ne nur la lingvo de la administracio, sed ankaŭ de la publika afiŝado. Laŭ tiu leĝo, ĉiu loĝanto de Kebekio rajtas ricevi respondon en la franca, en la administracio, en komerco, ktp. Laŭ tiu leĝo, nur la gefiloj de anglalingvanoj rajtas iri en anglalingvaj lernejoj. La franclingvanoj kaj alilingvanoj devas studi en franclingvaj lernejoj. La anglalingvanoj oponas tiun leĝon. La vizaĝo de Montrealo ŝanĝiĝas: preskaŭ ĉiuj montrealanoj kutimis afiŝi prezojn, nomojn, ktp, en la angla, krom se ili ne havis anglalingvanajn klientojn. Post kelkaj jaroj, Montréal ŝajnas pli kaj pli franca. La Office de la langue française nun devas kontroli la obeon al la leĝo. Ŝokitaj, la anglalingvanoj nomigas ĝin "Lingva Polico". | ![]() |
![]() |
1980: La unua referendumo de la Kebekia Partio pri la sendependiĝo de Kebekio estas negativa: 60% de la Kebekianoj rifuzas la "soverenecon-asocion". Tamen, multe pli da Kebekianoj interesiĝas pri komercaj aferoj. Estas nova fenomeno: historie, nur la anglalingvanoj posedis kaj kontrolis la industriojn, grandskalajn komercojn kaj bankojn. Tie ĉi, oni vidas la tiaman kanadan ĉefministron, Pierre-Elliot Trudeau [Pjereljot Trudo], ĉefa kontraŭulo de la sendependiĝo. |
| 1982: La Ĉefministro de Kanado, Pierre-Eliott Trudeau [Pier-Eliot Trudo], akiras de Britio la rajton enpatriigi la Konstitucion. Kanado do fariĝas preskaŭ tute sendependa de Britio. La ĉefministroj de ĉiuj provincoj aprobas kaj subskribas la Konstitucion, krom Kebekio, ĉar "ĝi ne rekonas, ke Kanado estas dusocieta". Neniu kebekia ĉefministro subskribis ĝin ĝis nun. Stranga fenomeno: eĉ se Kebekio neniam subskribis tiun "socian kontrakton" kun la aliaj provincoj, ĝi "ludas laŭ la reguloj" de tiu kontrakto. Tie ĉi, Trudeau kun la reĝino Elizabeth II. | |
![]() |
1985: La Liberala Partio (kontraŭ sendependiĝo) de Robert Bourrassa [Rober Burasa] reprenas la povon. |
| 1990: La malsukceso de la Meech Lago Akordo pri konstitucia akordo, kiu celis respondi al la bazaj petoj de Kebekio, kaŭzas egan politikan krizon. | |
| 1992: Nova projekto de reformo de la konstitucio estas preparata en Charlottetown. Estas tutkanada referendumo. Ĝenerale, la angla Kanado neas, rifuzante rekoni specialan statuton al Kebekio, kaj franca Kebekio ankaŭ neas, rifuzante, ke oni ne rekonu ĝian loĝantaron kiel "distinkta societo". Preskaŭ nur la kebekiaj anglalingvanoj jesas. | |
| 1993: Amendo al la Leĝo 101 permesas la afiŝadon en ambaŭ lingvoj, se almenaŭ la franca versio estas pli granda aŭ prezentata unue. | |
| 1994: La Kebekia Partio de Jacques Parizeau [Ĵak Parizo] reprenas la povon. | |
![]() |
1995: Dua referendumo de la Kebekia Partio pri sendependiĝo. La "Ne"-anaro venkas, kun 50,8% de la voĉoj. Jacques Parizeau demisias. Post la anonco de la rezulto, li diris antaŭ la homaro: "Ĉivespere, ni perdis la referendumon pro la etnioj kaj la mono", celante la tre fortajn proporciojn de "Ne"-voĉoj en la angla- kaj alilingvaj distriktoj (ĝis 99%!) kaj la timon de la Kebekianoj, ke la unuaj jaroj de sendependiĝo estus vivataj meze de ekonomia ĥaoso. |
| 1996: Lucien Bouchard [Lusien Buŝar], ĉefo de la Kebekia Bloko en la federala parlamento, demisias kaj estas elektita de la Kebekia Partio kiel nova ĉefo de la Kebekia Partio. Li do fariĝas ĉefministro de Kebekio. |
![]() |
![]() |
2001: Lucien Bouchard demisias. Bernard Landry [Bernar Landri] estas elektita de la Kebekia Partio kiel ĉefo. Li do estas ĉefministro de Kebekio. |
| 2003: Post voĉdono, la 14 an de aprilo, la Libera Partio estas elektita, kaj ĝis ĉefo, Jean Charest [Ĵa Ŝare] fariĝas ĉefministro de la provinco. Signifas, ke por iom da tempo, la sendependiĝa ideo estas iom flankenigita... |
![]() |