Vere nepre auskultu.
28a marto 2010 Raporto pri esperanto Angla.



Somere de 2008, dum la TutAmerika Kongreso de Esperanto en Montrealo, pluraj esperantistoj partoprenis noktajn esperantajn radio-elsendojn en radio CFMB (1280AM, Montrealo). La elsendoj, tre profesie gviditaj de Luis Eliver Castro, denove aŭskulteblas ĉe retejo de la Amerika Komisiono de UEA : http://www.ameriko.org/take7/radio-cfmb

Normand Fleury, prezidanto de la Kanada Esperanto Asocio partoprenis je radia intervjuo gvidata de Géraldine Zaccardelli, ĵurnalisto ĉe La Godasse (retradio urba montreala). La 16-minuta franclingva intervjuo aŭskulteblas ĉi-tie. Grandan dankon al Géraldine kaj Normando !

Avo Frosto
Ekde Julo 2002, Esperanto estas inter la korespondaj lingvoj uzataj de Avo Frosto kaj liaj helpantoj, la volontuloj de la Kanada Posta Servo por subteno de alfabetigo. Tradicie en Kanado infanoj kiuj skribas al li en la franca, angla au en dudeko da aliaj lingvoj ricevas respondon el la norda poluso. Esperanto-Societo Kebekia invitas ciujn esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun julan tradicion per sendo de manskribita letero al la sekva adreso (nepre devas aperi la vorto 'Esperanto' en la letero):
En lasta jara kunsido de Esperanto-Societo Kebekia (ESK) elektiĝis la nova estraro. Estraranoj de septembro 2009 gis septembro 2011 estas :
Normand Fleury
Prezidanto
Suzanne Roy
Vic-prezidanto
Pierre Pouliot-Lavoie
Kasisto
Sylvain Auclair
Sekretario
Martin Benoît
Konsilanto

Esperanto-Societo Kebekia partoprenis en Kebekia Socia Forumo, de la 23a ĝis la 26a de aŭgusto, 2007e. La Socia Forumo estis sukcesa kun pli ol 5000 partoprenantoj, kaj estis pluraj ebloj informi pri esperanto kaj pri plidemokratiigo de internacia komunikado. Esperantistoj okazigis diskutrondon je jena demando : "Kiu(j) lingvo(j) por altermondisma movado ?". kaj deĵoris ĉe budo en la 24a kaj 25a de aŭgusto. Esperanto-Societo Kebekia ankaŭ partoprenis la festecan manifestacion en montrealaj stratoj en 26a de aŭgusto, kaj tiam disdonis kelkajn centojn da folietoj. La klubo Esperanto-UQAM starigis novan retejon por pridiskuti demokratio kaj egalrajta komunikado ĝenerale, kaj ankaŭ pli specife ene de altermondisma movado.

Ni bonvenigas ĉiujn sugestojn kaj komentojn.
Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazis en Montrealo, de la 12-a de julio ĝis la 18-a de julio 2008.
La kongresa temo estis : Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj : Diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj. Pliaj informoj troviĝas en retejo de TAKE : http://www.take7.ca