Esperanto-Societo Kebekia apogas eldonadon de verkoj en Esperanto.
Eldonaĵoj de ESK en 2020
Multaj belaj eldonaĵoj estas preparitaj de ESK por eldoni en 2020, la jaro, kiam ni devis havi la UK-on. La UK prokrastiĝis je du jaroj, sed vi ne devas atendi du jarojn por aĉeti la eldonaĵojn – ĉiuj informoj kaj la maneiro aĉeti troviĝas ĉi tie.
Kiel aĉeti
Ni uzas PayPal kiel pagsistemon. Por aĉeti libron, alkaku la butonon Payer | Pagi. Tio aldonos la verkon al PayPal-aĉetujo. Tie eblos ankaŭ modifi kvantojn. Eblas poste reiri al la paĝo por aldoni malsaman linron.
Sube de tiu paĝo esblas ankaŭ antaŭpagi la sendkostojn por UNU LIBRO, por sendoj al Kanado, Usono aŭ Eŭropo. Por sendoj de pli ol unu libro kaj/aŭ al aliaj regionoj, bonvolu kontakti nin anticipe.
MARIA CHAPDELAINE de Louis Hémon
Tradukis en Esperanton : Trefflé Mercier
Prezo: 14 CAD
Rakonto el franca Kanado. 201 paĝa
La franca verkisto Louis Hémon priskribas la vivon de la familio Chapdelaine komence de la 20-a jarcento en Kebekio, kiam la francaj pioniroj konkeradis la teritorion norde de Péribonka.
Legante, oni konatiĝas kun la malfacila vivo de junaj viroj, kiuj forhakas netuŝitajn arbarojn en la vintra sezono :
« … dum la neĝo, la malvarmo, la vento, la furiozaj torentoj sieĝas lin, izolas lin kaj trudas al li iun lukton preskaŭ sen paῠzo. Li uzas sian vivon por vivi. »
(El la Antaῠparolo franca de Émile Boutroux, de la Franca Akademio.)
… « kaj pri pena laboro sur la tero por semi kaj planti manĝaĵojn de la printempo ĝis la aῠtuno por nutri la familion. Tamen ekzistis vesperoj de ĝojo, kiam familianoj, najbaroj, geamikoj kuniĝadis, por interŝanĝi la novaĵojn pri konatoj, familianoj ; kiam ili muzikis, dancis kaj kantis havante plezuron. Tiam la unuaj amsentoj ĉe la juna Maria estis malsamaj ol hodiaῠaj ; tiam la demando estis, ĉu resti sur la tero, daῠrigi la konatan vivon, aῠ foriri al Usono, kie la vivo pli facilas en industriaj urboj kun klimato pli agrabla. Maria devis fari gravan decidon. Ŝi cerbumis, pri kial resti – por kaj kontraῠ…»
Ŝi diris : « Ni venis antaῠ tricent jaroj kaj ni restis… Tiuj, kiuj kondukis nin ĉi tien povus reveni inter nin sen amareco kaj ĉagreno, ĉar, se estas vere, ke ni ne lernis multon, certe ni forgesis nenion. »
Historia romano eldonita en 1916 en Montrealo, kiu fariĝis populara en Kanado kaj en Francio, kaj estis tradukita en multajn lingvojn, kaj nun en la 15-an lingvon : Esperanton.
BESTA VERBARO de Normando Fleury
Besta Verbaro, aûtoro Normand Fleury, helpe de internacia esperantistaro, antaûparolo de Humphrey Tonkin, ilustris kolore Renaud Ducharme-Gilbert,
eldonis Esperanto-Societo Kebekia, junio 2020.
La verbaro prezentas 38 verbojn rilatantaj al bestoj kiel ‘krokodili’. La 47 paĝa verbaro estas plene kolora.
Prezo: 15 CAD
47 paĝa, triona rabato por mendo de pli ol 5 ekzempleroj.
Originala verko de Normando Fleury, kiu el unua kaj konata verbo en esperantujo « krokodili », kaj la verbo « sciuri » kreita dum la IJK en 1994 en Montrealo, kunigis pliajn tridekses bestonomajn verbojn.
Li okazigis diskutrondojn dum pluraj IJK-oj kaj aliaj renkontiĝoj, kie oni kune umis kaj kreis novajn verbojn.
Amuzaj koloraj desegnaĵoj, faritaj de la grafikisto Renaud Ducharme-Gilbert, bildigas al vi la signifon de la verboj. La desegnaĵoj, kun ofte integritaj verdaj steletoj, interesos eĉ etajn infanojn. Tiu libro povas servi por ili kiel aktiviga bildlibro: ili ja ŝatos ludi serĉante steletojn en ĉiu paĝo.
La libreto amuze invitas vin lingve uzi la verbojn… almenaŭ dum IJK, ĉar tie neniu ofendiĝos, se vi tion faros.
Profito el vendado iros al TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo).
BIRDOJ EN NIA KORTO de Zdravka Metz
Prezo: 30 CAD
Originale verkita en Esperanto, la libro estas kolekto da rakontoj dividitaj en du temojn.
Birdoj en nia korto estas unu el dek du rakontoj pri la naturo. La aŭtoro malkovras novan aktivecon : observi la birdojn. Sed ŝi ankaŭ rakontas pri eventoj en kontakto kun aliaj bestoj : ĉevaloj, prociono, hundo, testudido.
En la dua parto de la libro sekvas dek ok rakontoj pri vojaĝoj. La verkistino rakontas pri la oftaj helpemaj esperantistoj, kiuj, dum ŝiaj vojaĝoj kaj tiuj de aliaj, « etendis la manon » en situacioj neplanitaj kaj neagrablaj, en kiuj tamen bone ĉio bone finiĝis.
La rakontoj, inspiritaj de veraj okazaĵoj, estas dediĉitaj al ŝiaj genepoj. Zdravka feliĉas dividi siajn rakontojn kun aliuloj. Kompare kun ŝia unua libro Bestoj en nia domo, kiu celis junajn infanojn, la nuna libro kontentigos pli aĝajn junulojn.
La libro, edukcela kaj informplena, finiĝas per vortareto kun la nomoj de birdoj kaj geografiaj nomoj de urboj, lagoj, landoj, kiujn ŝi esperantigis por faciligi la fonetikan legadon.
KRISTNASKAJ RAKONTOJ de Louis Fréchette
Tradukis en Esperanton: François Lorrain
Prezo: 23 CAD
La libro havas 130 paĝojn, kun nigraj-blankaj ilustraĵoj de la kanada pentristo Frederick Simpson Coburn (1871–1960).
Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado
papere aŭ elektronike
Jen ses kristnaskaj rakontoj de Louis Fréchette [lui freŝet] (1839–1908), unu el la gravaj franckanadaj verkistoj de la 19a jarcento. Li aperigis ilin en 1899–1900, en versioj anglalingva kaj franclingva, ambaŭ de li mem verkitaj, kun la celo konigi la franckanadan kulturon al la ekstera mondo.
Li studis juron, sed poste aktivis ĉefe kiel ĵurnalisto kaj verkisto. Li estis, laŭ la tiamaj normoj, sufiĉe progresema homo. Krom siaj multnombraj gazetartikoloj, li multe publikigis, en diversaj ĝenroj : ĉefe poezion, sed ankaŭ teatraĵojn, rakontojn k.a.
————————
En neĝoŝtormo
[…] Ni reeniris la neĝveturilon, kaj, dum ni varme volvis nin en la « robojn » [t.e. en peltajn kovrilojn], la veturigisto vigle vipis siajn ĉevalojn, kiuj ĵetis sin antaŭen, nazbruante, tra la ventopelata neĝo.
La gastejestro ja pravis ; post malpli ol horo, ni blinde antaŭeniris sur nevetureblaj vojoj, en plena mallumo, envolvataj en tia neĝhajla torento, kian neniu vidinta neniam la samon povas imagi. Ni supreniris perpendiklajn krutaĵojn, sur kies suproj niaj ĉevaloj apenaŭ povis stari kontraŭ la vento, kaj poste ni devis malsupreniri en faŭkantajn abismojn, flankatajn de gigantaj abioj, kie la kompatindaj bestoj preskaŭ malaperis en la kirliĝanta neĝo.
Kompreneble, ni ne povis iri pli rapide ol paŝon post paŝo ; kaj, gvidate per nura instinkto, niaj ĉevaloj, lacegaj kaj blindigataj de algluiĝintaj hajleroj, pene plu stumblis kun pendaj kapoj, spiregante.
« Ĉu ni revenu malantaŭen ? » mi demandis al la veturigisto. « Evidentas, ke ni apenaŭ povas plu antaŭeniri. »
« Malantaŭeniri ! » ekkriis la kompatinda homo, kiu ŝajnis amare bedaŭri sian antaŭnelongan fanfaronadon ; « estas tro malfrue, sinjoro ; mi estas tiel blinda, kiel miaj ĉevaloj ; se reveni malantaŭen, ni riskus maltrafi la vojon, kaj, kun la vojo maltrafita, mi ne donus kvin cendojn por niaj tri haŭtoj. »
La kuracisto nenion diris.
Nia situacio fariĝis senespera ; ni povis nek malantaŭeniri, nek restadi en la sama loko, ĉar la vetero terure malplivarmiĝis, kaj, spite niajn dikajn peltojn, ni estis frostigitaj ĝis la ostoj. Ni povis nur antaŭeniri — ĉiuriske antaŭeniri. […]
(El Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado de Louis Fréchette, 2a eldono, Montrealo, Esperanto-Societo Kebekia, 2013, pp. 48 s.)
SENDADO
Antaŭpagu la sendkostojn por UNU LIBRO, por sendoj al Kanado, Usono aŭ Eŭropo. Por sendoj de pli ol unu libro kaj/aŭ al aliaj regionoj, bonvolu kontakti nin anticipe.