Montreala kunveno – vendredo, la 11-a de septembro 2026

Kunveno por paroli aŭ malkovri Esperanton. Ĉiuj bonvenas.
Horoj estas proksimumaj.
18:00 – Tiuj homoj, kiuj volos, kolektiĝu apud la enirejo de la parko Albert-Saint-Martin (strato Bienville, norde de la metroo Mont-Royal).
18:15 – Kuna paŝado ĝis la restoracio “Aux Vivres”: 4631 Boul. Saint-Laurent, Montréal, QC H2T 1R2
18:30 – Kuna vespermanĝo en la restoracio
Ĉar ni devos rezervi sidlokojn, ni ŝatus, ke vi indiku vian venon aŭ pere de tiu ĉi eventpaĝo, aŭ per sciigo al eventoj (ĉe) esperanto.qc.ca antaŭ merkredo, la 9-a de septembro.
Gravaj kunvenoj
Esperanto-Societo Kebekia organizas aŭ kunorganizas kelkajn gravajn esperantajn renkontiĝojn :
![]() |
ARE (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto) : Ekde 1994 dum la kanada dankfesto aŭ la usona kolumba festo, la societo organizis esperanto-semajfinon en Ludlow, Vermonto. Ekde 2014, la renkontiĝo okazas en Silver Bay, Novjorkio. Pliaj informoj pri ARE ĉi-tie… |
![]() |
MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) : Ekde 2003, la montreala, otava kaj toronta esperanto-kluboj kunorganizas turistan semajnfinon dum la reĝina festo. |
Servoj
- Renkontiĝoj kaj Aktivaĵoj
- Publikado de La Riverego
- Pluvendado de la Pasporta Servo
- Informa servo pri Esperanto
- Loka helpcentro por Esperanto-vojaĝantoj
- Sendo de reta bulteno La Rivereto

