Kalendaro

Speciala kunveno en Végo – 2-a de marto 2024

Escepta kunveno okazos en Végo sabaton, la 2-an de marto por ebligi renkontiĝon inter lokaj esperantistoj kaj speciala gasto, esperantisto el Ukrainio, kiu tiam mallonge vizitos Montrealon.
Trovu nin ekde 13:00 ĉirkaŭ la kutima tablo en la suba etaĝo.

Végo: 1720 strato Saint-Denis, Montrealo

Rencontre à Québec – 3-a de marto mars 2024

La Esperanto-komunumo de la urbo Kebeko renkontiĝos por babili Esperante dum pli-malpli unu horo, en Café La Maison Smith (1015, av. Belvédère, Québec), dimanĉon 3-an de marto, ekde 15:00.

Libra vespero en Longeuil – 8-a de marto 2024

Vendredon 8-an de marto okazos libra vespero en la hejmo de Martin Morris, respondeculo de la Libraro Ludovika; ekde 18:00, ĉe 485, rue Guilbault, Longueuil; vi povos pruntepreni librojn!

6e Renkontiĝo Brazilo-Kanado (virtuala) – 15-a de marto 2024

Kiel jam de kelkaj monatoj, la virtuala renkontiĝo Brazilo-Kanado okazos vendredon 15-an de marto, ekde 18:00 (somera orienta horo). Informoj aperos je tiu ligilo.

Regula kunveno en Végo en Montrealo – 29-a de marto 2024

Ni kunvenu en Resto Végo Saint-Denis, 1720, rue Saint-Denis, apud metrostacio Berri-UQAM, ekde la 18:00, vendredon, la 29-an de marto. Ni rezervis tablegon sube, apud la pordoj al la malantaŭa teraso.
Bienvenue à tout le monde, que vous débutiez ou que vous parliez espéranto depuis déjà longtemps!

Adresse: 1720 rue Saint-Denis, Montréal


Gravaj kunvenoj

Esperanto-Societo Kebekia organizas aŭ kunorganizas kelkajn gravajn esperantajn renkontiĝojn :

ARE (Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto) : Ekde 1994 dum la kanada dankfesto aŭ la usona kolumba festo, la societo organizis esperanto-semajfinon en Ludlow, Vermonto. Ekde 2014, la renkontiĝo okazas en Silver Bay, Novjorkio. Pliaj informoj pri ARE ĉi-tie…
MeKaRo (Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto) : Ekde 2003, la montreala, otava kaj toronta esperanto-kluboj kunorganizas turistan semajnfinon dum la reĝina festo.

Servoj

Comments are closed.