|
Bonvenon
en Kebekio! |
![]() |
| Statistikoj kaj diversaj informoj | |
|
loĝantaro : 7,598,100 (2005) areo: 1 542 056 km² loĝantdenseco: po 4.5 loĝantoj por km² urboj
| ![]() |
lingvoj
religioj (1981): katolika (88%), protestanta (6%), juda (2%), aliaj (2%) |
![]() |
Pli da detaloj ĉe Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Kebekio
Geografio |
|
|
La provinco etendiĝas laŭ la orientaj kaj sudaj bordoj de la Kanada Ŝildo (Bouclier canadien), limigita en la sudo de la malaltaj teroj ambaŭflanke de la Sankt-Laŭrenca riverego. Fine, la sud-orienta parto apartenas al la norda ekstremajho de la Apalaŝa sistemo (Gaspegio). La klimato estas ruda, de forta kontinenta tipo, kun longaj periodoj dum kiuj la teritorio estas kovrita je neĝo. La malfavoraj klimataj kondiĉoj en la nordo estas kaŭzo de la koncentriĝo de la agrikulturo (cerealoj, bovaĵoj, ktp) kaj de la popolo en la suda parto, favorigata per la fama Sankt-Laŭrenca riverego, laŭ kiu troviĝas la ĉefaj urboj (Montréal, Trois-Rivières, Québec). La cetero de la provinco estas ekspluatigata por ĝiaj egaj arbaroj kaj ĝia tre riĉa subteraĵo (fero, oro, amianto, ktp). |
![]() |
Kelkaj vidindaĵoj |
||
![]() |
![]() |
![]() |
| La parlamentejo de Kebekio, en la urbo Kebeko. | La urbocentro de Montrealo. Tie-ĉi, ĉefe videblas la malnovan Montrealon. | La "Terrasse Dufferin" de Kebekio, dum la somero. Multaj Kebek(i)anoj kaj turistoj ĝuas longajn vagadojn. |
La kvar sezonoj de Kebekio |
||
![]() |
![]() |
Vintro La "motoneige" estas tre fama veturilo, kiu estas preteksto por promenado... kaj konkursoj! Krom tiu aktivaĵo, dumvintre, la Kebekianoj ŝatas skii aŭ ludi hokejon, ekzemple. Ne mankas eblecoj por amuziĝi sur la neĝo! |
| Printempo Kiam la vetero fariĝas pli milda, post longa vintro, la aceroj produktas la sevon, per kiu la Kebekianoj produktas acersiropon. En la "cabanes à sucres", eblas manĝi tiun acersiropon kun multe da pladoj... eĉ sur neĝo! |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Somero Post kiam la suno meltigis la neĝon, la vetero fariĝas ege varma, kaj dum junio, julio kaj aŭgusto, la Kebekianoj amuziĝas sur la plaĝoj. |
| Aŭtuno Kiam la tagoj mallongiĝas, la folioj mortas. Sed antaŭe, ili fariĝas ruĝaj, flavaj kaj oranĝkoloraj: la arbaroj multkoloriĝas kaj estas tempo por la romantikaj promenadoj. |
![]() |
![]() |
Kelkaj el la ĉefaj kebekiaj eventoj |
|
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Kelkaj regionoj de Kebekio |
|
| Esperantlingva nomo | Nacilingva nomo |
| Abitibio | Abitibi |
| Acerio | Pays de l'Érable, Coeur du Québec |
| Belcio | Beauce |
| Estrio | Estrie, Cantons de l'Est |
| Gaspegio | Gaspésie |
| Gatino | Gatineau |
| Jakob-Golfio | Baie-James |
| Karlevezio | Charlevoix |
| Lanodierio | Lanaudière |
| Laŭrencia valo | Vallée du St-Laurent |
| Magdalena insularo | Îles-de-la-Madeleine |
| Malsupra-Sankt-Laŭrencio | Bas-St-Laurent |
| Maŭricio | Mauricie |
| Montereĝio | Montérégie |
| Nord-Bordio | Côte-Nord |
| Nord-Kebekio | Nouveau-Québec |
| Nunavikio | Nunavik |
| Otavio | Outaouais |
| Saganio | Saguenay |
| Sankt-Johan-Lagio | Lac-St-Jean |
| Temiskamingio | Témiscamingue |
| Ungavio | Ungava |
Kelkaj nomoj de lokoj kebekiaj |
|
| Esperantlingva nomo | Nacilingva nomo |
| Bekomo | Baie-Comeau |
| Belejlo | Beloeil |
| Ĉikutimo | Chicoutimi |
| Dolbo | Dolbeau |
| Dorvalo | Dorval |
| Drumondvilo | Drummondville |
| Gaspego | Gaspé |
| Granbeo | Granby |
| Hulo | Hull |
| Ibervilo | Iberville |
| Ĵolieto | Joliette |
| Jonkiero | Jonquière |
| Kamurasko | Kamouraska |
| Kanaŭako | Kahnawake |
| Kebeko | Québec |
| Kontrekero | Contrecoeur |
| Kuĝŭako | Kuujjuaq |
| Laŝuto | Lachute |
| Laŭrie-Monto | Mont-Laurier |
| Lavalo | Laval |
| Levizo | Lévis |
| Longejlo | Longueuil |
| Lup-Rivero | Rivière-du-Loup |
| Magogo | Magog |
| Maniŭako | Maniwaki |
| Maskuto | Saint-Hyacinthe |
| Matano | Matane |
| Mirabelo | Mirabel |
| Montrealo | Montréal |
| Perseo | Percé |
| Povugnituko | Povungnituk |
| Rimusko | Rimouki |
| Robervalo | Roberval |
| Ruen-Norando | Rouyn-Noranda |
| Sankt-Agato | Sainte-Agathe |
| Sankt-Fido | Sainte-Foy |
| Sankt-Georgo | St-Georges |
| Sankt-Ĵeromo | St-Jérôme |
| Sankt-Johano-ĉe-Riŝeljo | St-Jean-sur-Richelieu |
| Sankt-Paŭl-Golfo | Baie-St-Paul |
| Sankt-Petro-Haveno | Havre-St-Pierre |
| Ŝaŭinigano | Shawinigan |
| Sep-insulo | Sept-Îles |
| Ŝerbruko | Sherbrooke |
| Tadusako | Tadoussac |
| Tetfordo | Thetford-Mines |
| Tririvero | Trois-Rivières |
| Valdoro | Val-d'Or |
| Valefildo | Valleyfield |
| Viktoriavilo | Victoriaville |
Geografiaj nomoj en Kebekio |
|
| Por lagoj (L), riveroj (R), montoj (M), kaj insuloj (I) oni uzu adjektivojn. | |
| Esperantlingva nomo | Nacilingva nomo |
| Apalaĉa Montaro | Apalaches |
| Ĉamplena (L) | Champlain |
| Du-Monta (L) | Deux-Montagnes |
| Hudsona Maro | Baie d'Hudson |
| Jakob-Golfo | Baie James |
| Laŭrenca Montaro | Laurentides |
| Memfremagoga (L) | Memphrémagog |
| Mil-Insula (L)(R) | Mille-Îles |
| Orleana (I) | Île d'Orléans |
| Otava (L)(R) | Outaouais |
| Reĝa Monto (M) | Mont-Royal |
| Riŝelja (R) | Richelieu |
| Sagana (R) | Saguenay |
| Sankt-Franciska (L)(R) | St-François |
| Sankt-Karla (R) | St-Charles |
| Sankt-Laŭrenca Riverego | St-Laurent |
| Sankt-Luiza (L) | St-Louis |
| Sankt-Maŭrica (R) | St-Maurice |
| Sankt-Petra (L) | St-Pierre |
| Ŝikŝoka Montaro | Chic-Chocs |
| Ŝodiera (R) | Chaudière |
| Sankta-Ana (M) | Ste-Anne |
| Trema (M) | Tremblant |