Esperanto-Domo de Tririvero

La 14-an de septembro 2019 estis inaŭgurita la Esperanto-Domo de Tririvero. Radio-Canada eĉ venis por fari raporton, kiu estis montrita en la vespera novaĵelsendo. Ĝi spekteblas tie ĉi (de la 17-a minuto proksimume).

Tiu domo celas bonvenigi vizitantajn Esperantistojn kaj oferti malfermajn pordojn al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvo.

De jam pluraj jaro, ĝia posedanto, Suzanne (Suzano) Roy, estas membro de Pasporta Servo, kio permesas al ŝi bonvenigi vojaĝantojn de la tuta mondo kaj gastiĝi ĉe homoj, kiu kunhavas tiun divideman kaj paceman kulturon.

Por pli da informoj pri la Esperanto-Domo de Tririvero, bonvolu kontakti Suzanon Roy: roy_248(ĉe)hotmail.com

Comments are closed.