• Esperanto 
  • Français 

Bonvenon

la_eta_princo.jpg

Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estis fondita en 1982. Ĝiaj ĉefaj celoj estas diskonigi la internacian lingvon en Kebekio, stimuli ĝian uzadon, kaj organizi aktivaĵojn kaj kursojn.

Krom ĉiumonataj renkontiĝoj en Montreala Esperanto-Domo, ESK ankaŭ organizas aŭ kunorganizas aliajn eventojn. Kun aliaj kluboj de Ontario kaj de Nord-Orienta Usono, ĉiujare ĝi invitas esperantistojn je Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto(ARE) apud la lago George en la Novjorkia ŝtato. ESK publikigas gazeton kaj okazigas kursojn laŭbezone. Ni do invitas vin esplori nian retejon, kaj ne hezitu kontakti nin por scii pli pri niaj aktivaĵoj!

La preparlaboroj por la MEKARO 2011, en Kingston, bone progresas. La horaro kaj aliaj informoj estos baldaŭ haveblaj.
www.mekaro.ca

NOVA:Aĉeti La eta princo
Iru al Donaci