19-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperantoen Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono |
Fotoj 2006 Loĝado Vojiro Enskribiĝo Partoprenantoj 2012 Partoprenintoj 2011 Partoprenintoj 2010 Partoprenintoj 2009 |
![]() |
La aŭtuna renkontiĝo okazos en Silver Bay. Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon.
La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto kunigas esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantaj asocioj kaj kluboj en Usono.
Dum la pasintaj A.R.E., 50 ĝis 80 esperantistoj ĉefe el Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, Nov-Jorkio, sed ankaŭ el Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ el Japanio partoprenis entuziasme. La plej juna aĝis 2 kaj la plej aĝa 80!
Invitu viajn familianojn kaj konatulojn ĉar la gastejo situas apud lago en tre bela montara regiono kie ili povos ripozi dum vi esperantumos. Venu ĝui internacian amikan etoson. Bonvenon en Esperantio!
Ekzistas retpoŝta diskutlisto por ARE-partoprenantoj. Por membriĝi ĝin, sendu malplenan mesaĝon ĝis auxtunarenkontigxo-subscribe@yahoogroups.com aŭ vizitu jenan retejon.