17a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperantoen Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono |
Fotoj 2006 Loĝado Vojiro Enskribiĝo Partoprenontoj 2009 Partoprenintoj 2008 |
![]() |
La aŭtuna renkontiĝo okazos en Silver Bay. Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon.
La Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto celas kunigi esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantaj asocioj kaj kluboj en Usono.
Komenciĝo je la 14a horo sabate, la 9an de oktobro.
Finiĝo je la tagmezo lunde, la 11an de oktobro.
Eblas alveni unu tagon antaŭe (8a de oktobro) por ĝui la semajnfinon iom pli.
La programo estas plurnivela, kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj diversaj prelegoj por la lertuloj. Vi povas ekskursi en la naturo. Sabate okazas la amuza interkona vespero kaj dimanĉe kultura vespero kaj vi estas bonvena prezenti ion.
Se vi intencas prezenti ion dum la semajnfino, bonvolu informi nin, unu monaton antaŭe tiel ke ni povu akurate finplani la programon.
Dum la pasintaj A.R.E., 50 ĝis 80 esperantistoj ĉefe el Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, Nov-Jorkio, sed ankaŭ el Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ el Japanio partoprenis entuziasme. La plej juna aĝis 2 kaj la plej aĝa 80!
Invitu viajn familianojn kaj konatulojn ĉar la gastejo situas apud lago en tre bela montara regiono kie ili povos ripozi dum vi esperantumos. Venu ĝui internacian amikan etoson. Bonvenon en Esperantio!
Ekzistas retpoŝta diskutlisto por ARE-partoprenantoj. Por membriĝi ĝin, sendu malplenan mesaĝon ĝis auxtunarenkontigxo-subscribe@yahoogroups.com aŭ vizitu jenan retejon.