Konfirmu vian lingvoscipovon en Montrealo la 16-an de junio!

Loko: Resto Végo, 1720 Saint-Denis, en Montrealo, suba saloneto (kie okazas Esperanto-kunvenoj)

Dato kaj horo: sabaton, la 16an de junio, 12:00 (ĝis proksimume 16:00 maksimume).

Aliĝilo: https://edukado.net/alighilo?id=2018TU-CAMO

Kiu estas via Esperanto-nivelo? Vi povus konfirmi ĝin tra oficiala ekzameno – danke al partneriĝo inter Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la ORIGÓ lingvocentro de Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto, en Hungario.

La ekzameno haveblas trinivele, laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER). Oni povos ekzameniĝi je tri niveloj: B1, B2 kaj C1.

Sabaton, la 16-an de junio, 2018 (se almenaŭ kvin homoj aliĝos), ekzamensesio okazos en Motrealo. Estas perfekta okazo por konfirmi vian lingvoscipovon! Infomoj pri la precizaj lokoj, horoj kaj kotizaoj baldaŭ anonciĝos.

Sciigu Esperanto-Societon Kebekian jam hodiaŭ por manifesti vian intereson!

Pli da informoj haveblas ĉi tie.

Comments are closed