• Esperanto 
  • Français 

Bonvenon

Esperanto-Societo Kebekia (ESK) estis fondita en 1982. Ĝiaj ĉefaj celoj estas diskonigi la internacian lingvon en Kebekio, stimuli ĝian uzadon, kaj organizi aktivaĵojn kaj kursojn.

Krom ĉiumonataj renkontiĝoj en Montreala Esperanto-Domo, ESK ankaŭ organizas aŭ kunorganizas aliajn eventojn. Kun aliaj kluboj de Ontario kaj de Nord-Orienta Usono, ĉiujare ĝi invitas esperantistojn je Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto(ARE) apud la lago George en la Novjorkia ŝtato. ESK publikigas gazeton kaj okazigas kursojn laŭbezone. Ni do invitas vin esplori nian retejon, kaj ne hezitu kontakti nin por scii pli pri niaj aktivaĵoj!

Kristnaskaj rakontoj el franca Kanado

papere aŭ elektronike

Jen ses kristnaskaj rakontoj de Louis FRÉCHETTE [lui freŝet] (1839–1908), unu el la gravaj franckanadaj verkistoj de la 19a jarcento. Li aperigis ilin en 1899–1900, en versioj anglalingva kaj franclingva, ambaŭ de li mem verkitaj, kun la celo konigi la franckanadan kulturon al la ekstera mondo.

Li studis juron, sed poste aktivis ĉefe kiel ĵurnalisto kaj verkisto. Li estis, laŭ la tiamaj normoj, sufiĉe progresema homo. Krom siaj multnombraj gazetartikoloj, li multe publikigis, en diversaj ĝenroj : ĉefe poezion, sed ankaŭ teatraĵojn, rakontojn k.a.

La libro havas 130 paĝojn, kun nigraj-blankaj ilustraĵoj de la kanada pentristo Frederick Simpson COBURN (1871–1960).

 

Legi recenzon en Literatura Foiro, aŭgusto 2015

Aĉeti nun!

Montrealo invitas UK-on en 2017

Kanada Esperanto-Asocio, kunlabore kun Esperanto-Societo Kebekia (ESK) kaj Esperanto-USA, invitas la Universalan Kongreson de Esperanto al Montrealo en 2017. Vidu pliajn kialojn (seriozajn kaj ne) en amuza informilo, kiu "debutis" dum la argentina UK:

Kial Universala Kongreso en Montrealo?

  • Forta loka movado, kun granda sperto pri kongresa organizado (IJK 1992, Nord-Amerika Kongreso 1998, Tut-Amerika Kongreso 2008)
  • UK neniam okazis en Montrealo!
  • Multegaj someraj festivaloj – E-artistoj povos aperi en ne-Esperantaj eventoj
  • Facile atingebla de ĉie en la mondo
  • Kulture kaj lingve interesa urbo, kie la lingva demando estas parto de la ĉiutaga vivo

Kial UK en Montrealo en 2017?

  • 2017 estas la 150-a datreveno de Kanado kaj 375-a datreveno de Montrealo!
  • UK okazis la unuan (kaj, ĝis nun, lastan) fojon en la orienta flanko de kontinenta Nord-Ameriko en 1910: en Vaŝingtono (Zamenhof mem partoprenis ĝin)!

Jam temp' esta por plia UK ĉe la orienta marbordo!

Ligiloj

Esperanto-societo kebekia invitas vin viziti jenajn retejojn :