|
Société québécoise d'espéranto Esperanto-Societo Kebekia |
|
| 14a ARE |
| Enkonduko Loĝado Vojiro Enskribiĝo |
Fotoj 2006 | Version
Française English Version Esperanta Versio (h-sistemo) Esperanta Versio (unikodo) |
NB: Ĉiuj prezoj indikitaj estas en usonaj dolaroj
Vi havas tri alternativojn por loĝado:
La prezo inkluzivas 3 manĝojn, litaĵojn,
bantukojn.
Estas ebleco havi ĉambron kun privata aŭ komuna
banejo.
Infanoj malpli ol 4 jara loĝas senpage, infanoj 4
ĝis 12 duonpreze, junuloj ĝuas rabaton de 20%.
La gastejo ofertas vegetarajn aŭ veganajn manĝojn.
Estas 20 diversaj dometoj en Silvero. Se vi interesiĝas pri luado, kontaktu Silver Bay frue por certigi lokon.
Tiuj kiuj loĝas en The Inn ne bezonas pagi aparte por la manĝoj.
Mi rekomendas al la dometo-loĝantoj aĉeti almenaŭ la kuponon por la dimanĉa
vespermanĝo.
Ne estas vendejo au restoracio apud Silvero, necesas veturi al Ticonderoga, kiu
estas 15-minute norden de Silver Bay.
Ne necesas kunporti litajhon kaj
bantukojn en The Inn kaj por la dometoj.
GRAVE : Se vi volas plurfoje trinki teon au kafon, la prezo estas po 2$
tage/persone.
Por dormi en The Inn aŭ mendi dometon, vi devas kontakti la gastejon (anglalingve).
Se vi volas dividi dometon kun deko da esperantistoj en plurpersonaj ĉambroj, skribu al Normand Fleury
antaŭ la 15an de septembro por rezervi lokon.
La kotizo por la programo estas 5$.
Donacoj estas bonvenaj por helpi subvencii alvenon de junuloj/studentoj.
La kotizo estas pagebla surloke je via alveno, tamen ne forgesu aliĝi
tuj!