|
Société québécoise d'espéranto Esperanto-Societo Kebekia |
|
| 14a ARE |
| Enkonduko Loghado Vojiro Enskribigho |
Fotoj 2006 | Version
Française English Version Esperanta Versio (h-sistemo) Esperanta Versio (unikodo) |
NB: Chiuj prezoj indikitaj estas en usonaj dolaroj
Vi havas tri alternativojn por loghado:
La prezo inkluzivas 3 manghojn, litajhojn, bantukojn.
Estas ebleco havi chambron kun privata aù komuna
banejo.
Infanoj malpli ol 4 jara loghas senpage, infanoj 4 ghis 12 duonpreze, junuloj
ghuas rabaton de 20%.
La gastejo ofertas vegetarajn aù veganajn manghojn.
Estas 20 diversaj dometoj en Silvero. Se vi interesighas pri luado, kontaktu Silver Bay frue por certigi lokon.
Tiuj kiuj loghas en The Inn ne bezonas pagi aparte por la manghoj.
Mi rekomendas al la dometo-loghantoj acheti almenau la kuponon por la dimancha
vespermangho.
Ne estas vendejo au restoracio apud Silvero, necesas veturi al Ticonderoga, kiu
estas 15-minute norden de Silver Bay.
Ne necesas kunporti litajhon kaj
bantukojn en The Inn kaj por la dometoj.
GRAVE : Se vi volas plurfoje trinki teon au kafon, la prezo estas po 2$
tage/persone.
Por dormi en The Inn aù mendi dometon, vi devas kontakti la gastejon (anglalingve).
Se vi volas dividi dometon kun deko da esperantistoj en plurpersonaj
chambroj, skribu al Normand Fleury
antaù la 15an de septembro por rezervi lokon.
La kotizo por la programo estas 5$.
Donacoj estas bonvenaj por helpi subvencii alvenon de junuloj/studentoj.
La kotizo estas pagebla surloke je via alveno, tamen ne forgesu
alighi tuj!