Société québécoise d'espéranto
Esperanto-Societo Kebekia
    14a ARE
Enkonduko
Loĝado
Vojiro
Enskribiĝo
Fotoj 2006 Version Française
English Version
Esperanta Versio (h-sistemo)
Esperanta Versio (unikodo)

14a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto

en Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono

De la 5an ĝis la 8an de oktobro 2007 (Dank-Festo en Kanado, Kolumbo-Festo en Usono)

Enkonduko

La aŭtuna renkontiĝo okazos en Silver Bay. Venu ĝui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la ĉeestantaro kaj la varian programon.

Kio estas A.R.E.?

La Aŭtuna Renkontiĝo Esperantista celas kunigi esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ĝin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantistaj asocioj kaj kluboj en Usono.

Programo de A.R.E.

Komenciĝo je la 14a horo sabate, la 6an de oktobro.
Finiĝo je la tagmezo lunde, la 8an de oktobro.
Eblas alveni unu tago antaŭe por plu ĝui la semajnfinon.

La programo estas plurnivela, kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj diversaj prelegoj por la lertuloj. Vi povas ekskursi en la naturo. Sabate okazas la amuza interkona vespero kaj dimanĉe kultura vespero kaj vi estas bonvena prezenti ion.

Se vi intencas prezenti ion dum la semajnfino, bonvolu informi nin, unu monaton antaŭe tiel ke ni povu akurate finplani la programon.

Kiu venas?

Dum la pasintaj A.R.E., 50 ĝis 80 esperantistoj ĉefe el Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, Nov-Jorkio, sed ankaŭ el Britio, Germanio, Svisio, kaj eĉ el Japanio partoprenis entuziasme. La plej juna aĝis 2 kaj la plej aĝa 80!

Invitu viajn familianojn kaj konatulojn ĉar la gastejo situas apud lago en tre bela montara regiono kie ili povos ripozi dum vi esperantumos. Venu ĝui internacian amikan etoson. Bonvenon en Esperantio!