Société québécoise d'espéranto
Esperanto-Societo Kebekia
    14a ARE
Enkonduko
Loghado
Vojiro
Enskribigho
Fotoj 2006 Version Franēaise
English Version
Esperanta Versio (h-sistemo)
Esperanta Versio (unikodo)

14a Ałtuna Renkontigho de Esperanto

en Silver Bay, Lake George, Novjorkio, Usono

De la 5an ghis la 8an de oktobro 2007 (Dank-Festo en Kanado, Kolumbo-Festo en Usono)

Enkonduko

La ałtuna renkontigho okazos en Silver Bay. Venu ghui la belegan gastejon apud lago, la amikecan etoson, la internaciecon de la cheestantaro kaj la varian programon.

Kio estas A.R.E.?

La Ałtuna Renkontigho Esperantista celas kunigi esperantistojn el nordorienta Ameriko dum tritaga semajnfino. Organizas ghin la Esperanto-Societo Kebekia lige kun aliaj esperantistaj asocioj kaj kluboj en Usono.

Programo de A.R.E.

Komencigho je la 14a horo sabate, la 6an de oktobro.
Finigho je la tagmezo lunde, la 8an de oktobro.
Eblas alveni unu tago antałe por plu ghui la semajnfinon.

La programo estas plurnivela, kursoj por komencantoj kaj progresantoj kaj diversaj prelegoj por la lertuloj. Vi povas ekskursi en la naturo. Sabate okazas la amuza interkona vespero kaj dimanche kultura vespero kaj vi estas bonvena prezenti ion.

Se vi intencas prezenti ion dum la semajnfino, bonvolu informi nin, unu monaton antałe tiel ke ni povu akurate finplani la programon.

Kiu venas?

Dum la pasintaj A.R.E., 50 ghis 80 esperantistoj chefe el Ontario, Kebekio, Nov-Anglio, Nov-Jorkio, sed ankał el Britio, Germanio, Svisio, kaj ech el Japanio partoprenis entuziasme. La plej juna aghis 2 kaj la plej agha 80!

Invitu viajn familianojn kaj konatulojn char la gastejo situas apud lago en tre bela montara regiono kie ili povos ripozi dum vi esperantumos. Venu ghui internacian amikan etoson. Bonvenon en Esperantio!